Rebeka
[00:17.95] Rebeka loĝis en la suda urbopart'
[00:22.18] Ŝi okupiĝis pri muziko kaj pri art'
[00:27.27] Kaj ŝi eĉ mem ne sciis
[00:30.37] Kial la koro kriis
[00:32.92] "Malbonfart'"
[00:35.72] Rebeka havis geamikojn ĉie ajn'
[00:41.62] Kvankam ŝi sciis ke rilatoj estas ŝajn'
[00:46.71] Nenio iam restas
[00:49.83] Kaj la rezulto estas
[00:52.65] Nur malgajn'
[00:55.76] Sed en la sonĝoj
[01:00.55] Ŝi ŝvebis super stratoj kaj tegment'
[01:04.78] Jes en la sonĝoj
[01:07.89] Ŝi dancis kun senpezo en la vent'
[01:14.10] Rebeka sidis en krepusko sub ĉiel'
[01:36.49] Kaj supre brilis sola la vespera stel'
[01:41.57] La vino bone gustis
[01:44.40] Kaj varma vento flustris
[01:46.95] En orel'
[01:50.33] Sed en la sonĝoj
[01:54.84] Ŝi ŝvebis super stratoj kaj tegment'
[01:59.36] Jes en la sonĝoj
[02:02.47] Ŝi dancis kun senpezo en la vent'
[02:09.51] La aŭtoj brilis kiel perloj de arĝent'
[02:30.49] Kiam ŝi staris malfrunokte sur tegment'
[02:35.86] Nenio ŝin retenis
[02:38.96] Kaj eble fine venis
[02:41.51] La moment'
[02:44.89] Kaj en la sonĝoj
[02:55.56] Ŝi ŝvebas super stratoj kaj tegment'
[02:57.53] Jes en la sonĝoj
[03:01.20] Ŝi dancas kun senpezo en la vent'
[03:07.42] Jes en la sonĝoj
[03:11.37] Ŝi ŝvebas super stratoj kaj tegment'
[03:16.72] Jes en la sonĝoj
[03:20.97] Ŝi dancas kun senpezo en la vent'
[03:26.89] Jes en la sonĝoj
[03:30.56] Ŝi ŝvebas super stratoj kaj tegment'
[03:35.94] Jes en la sonĝoj
[03:39.33] Ŝi dancas kun senpezo en la vent'
